-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
22
|1 Samuel 25:22|
tiel Dio faru al la malamikoj de David kaj pli:el cxio, kio apartenas al li, mi restigos gxis la morgauxa matenigxo neniun virseksulon.
-
23
|1 Samuel 25:23|
Kiam Abigail ekvidis Davidon, sxi rapide deiris de la azeno, kaj jxetis sin antaux David vizagxaltere kaj adorklinigxis gxis la tero.
-
24
|1 Samuel 25:24|
Kaj sxi jxetis sin antaux liajn piedojn, kaj diris:Sur mi, mia sinjoro, estas la krimo; permesu, ke via sklavino parolu al viaj oreloj, kaj auxskultu la vortojn de via sklavino.
-
25
|1 Samuel 25:25|
Mia sinjoro ne atentu tiun malvirtan viron Nabal, cxar kia estas lia nomo, tia li mem estas:Nabal estas lia nomo, kaj malsagxecon li havas en si; kaj mi, via sklavino, ne vidis la servantojn de mia sinjoro, kiujn vi sendis.
-
26
|1 Samuel 25:26|
Kaj nun, mia sinjoro, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, la Eternulo retenas vin, ke vi ne falu en sangon kaj ke vi ne helpu vin per via propra mano; nun estu kiel Nabal viaj malamikoj, kaj tiuj, kiuj deziras malbonon al mia sinjoro.
-
27
|1 Samuel 25:27|
Kaj jen cxi tiu benajxo, kiun via sklavino alportis al mia sinjoro; gxi estu donita al la servantoj, kiuj sekvas mian sinjoron.
-
28
|1 Samuel 25:28|
Pardonu, mi petas, la krimon de via sklavino, cxar la Eternulo arangxos al mia sinjoro domon fidindan, pro tio, ke mia sinjoro militas la militojn de la Eternulo; kaj malbono neniam estu trovata cxe vi.
-
29
|1 Samuel 25:29|
Se levigxis homo, por vin persekuti kaj sercxi vian animon, la animo de mia sinjoro tamen estas cxirkauxbarita per cxirkauxbaro de vivo cxe la Eternulo, via Dio; sed la animo de viaj malamikoj estos forjxetita kvazaux per jxetilo.
-
30
|1 Samuel 25:30|
Kiam la Eternulo faros al mia sinjoro cxion bonan, kiun Li promesis, kaj faros vin estro super Izrael,
-
31
|1 Samuel 25:31|
tiam cxi tio ne estu por vi pusxigxilo nek korfalilo por mia sinjoro, se vi versxos sangon senkauxze kaj se mia sinjoro helpos sin mem. Tiam la Eternulo faros bonon al mia sinjoro, kaj vi rememoros vian sklavinon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4