-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
42
|1 Samuel 25:42|
Kaj Abigail rapide levigxis kaj ekrajdis sur azeno, kaj sxiaj kvin servantinoj ekiris post sxi, kaj sxi sekvis la senditojn de David kaj farigxis lia edzino.
-
43
|1 Samuel 25:43|
Ankaux Ahxinoamon el Jizreel David prenis, kaj ili ambaux farigxis liaj edzinoj.
-
44
|1 Samuel 25:44|
Sed Saul fordonis sian filinon Mihxal, edzinon de David, al Palti, filo de Laisx, el Galim.
-
1
|1 Samuel 26:1|
Venis la Zifanoj al Saul en Gibean, kaj diris:David ja kasxas sin sur la monteto HXahxila, kiu estas antaux la dezerto.
-
2
|1 Samuel 26:2|
Tiam Saul levigxis kaj ekiris al la dezerto Zif, kaj kun li estis tri mil viroj elektitaj el Izrael, por sercxi Davidon en la dezerto Zif.
-
3
|1 Samuel 26:3|
Kaj Saul starigis sian tendaron sur la monteto HXahxila, kiu estas antaux la dezerto, apud la vojo. Kaj David estis en la dezerto, kaj vidis, ke Saul venis en la dezerton, por lin sercxi.
-
4
|1 Samuel 26:4|
Kaj David sendis esplorrigardantojn, kaj konvinkigxis, ke Saul efektive venis.
-
5
|1 Samuel 26:5|
Tiam David levigxis, kaj venis al la loko, kie staris tendare Saul, kaj David rigardis la lokon, kie kusxis Saul, kaj Abner, filo de Ner, lia militestro. Saul kusxis en la centro de la tendaro, kaj la tuta popolo cxirkaux li.
-
6
|1 Samuel 26:6|
Kaj David ekparolis kaj diris al Ahximelehx la HXetido, kaj al Abisxaj, filo de Ceruja, frato de Joab, jene:Kiu iros kun mi al Saul en la tendaron? Kaj Abisxaj diris:Mi iros kun vi.
-
7
|1 Samuel 26:7|
Kaj David kaj Abisxaj venis al la popolo nokte; kaj jen Saul kusxas kaj dormas en la centro de la tendaro, kaj lia lanco estas enfiksita en la tero apud lia kaploko, kaj Abner kaj la popolo kusxas cxirkauxe.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4