-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
8
|1 Samuel 26:8|
Tiam Abisxaj diris al David:Dio transdonis hodiaux vian malamikon en viajn manojn; nun permesu, ke mi trapiku lin per la lanco al la tero unu fojon; duan fojon mi tion ne faros al li.
-
9
|1 Samuel 26:9|
Sed David diris al Abisxaj:Ne pereigu lin; cxar kiu povas senpune etendi sian manon kontraux la sanktoleiton de la Eternulo?
-
10
|1 Samuel 26:10|
Kaj David diris:Mi jxuras per la Eternulo, ke nur la Eternulo lin frapos; aux venos lia tago kaj li mortos, aux li iros en militon kaj pereos.
-
11
|1 Samuel 26:11|
La Eternulo gardu min, ke mi ne etendu mian manon kontraux sanktoleiton de la Eternulo! nun prenu la lancon, kiu estas apud lia kaploko, kaj la vazon kun la akvo, kaj ni foriru.
-
12
|1 Samuel 26:12|
Kaj David prenis la lancon kaj la vazon kun la akvo de la kaploko de Saul, kaj ili foriris; kaj neniu vidis, neniu rimarkis, kaj neniu vekigxis, sed cxiuj dormis; cxar dormego venanta de la Eternulo falis sur ilin.
-
13
|1 Samuel 26:13|
Kaj David transiris sur la alian flankon, kaj starigxis sur la supro de la monto, malproksime, tiel ke granda interspaco estis inter ili.
-
14
|1 Samuel 26:14|
Kaj David ekkriis al la popolo, kaj al Abner, filo de Ner, jene:CXu vi ne respondos, Abner? Kaj Abner respondis kaj diris:Kiu vi estas, kiu krias kontraux la regxo?
-
15
|1 Samuel 26:15|
Tiam David diris al Abner:CXu vi ne estas viro? kaj kiu estas egala al vi en Izrael? kial do vi ne gardis vian sinjoron, la regxon? cxar venis unu el la popolo, por pereigi la regxon, vian sinjoron.
-
16
|1 Samuel 26:16|
Ne bona estas tio, kion vi faris. Kiel vivas la Eternulo, vi meritas la morton pro tio, ke vi ne gardis vian sinjoron, la sanktoleiton de la Eternulo. Nun rigardu, kie estas la lanco de la regxo, kaj la vazo kun la akvo, kiu estis apud lia kaploko.
-
17
|1 Samuel 26:17|
Tiam Saul rekonis la vocxon de David, kaj diris:CXu tio estas via vocxo, mia filo David? Kaj David diris:GXi estas mia vocxo, mia sinjoro, ho regxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4