-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
18
|1 Samuel 26:18|
Kaj li diris plue:Kial mia sinjoro persekutas sian sklavon? kion mi faris? kaj kia malbono estas en mia mano?
-
19
|1 Samuel 26:19|
Nun mia sinjoro la regxo volu auxskulti la vortojn de sia sklavo:se la Eternulo incitas vin kontraux mi, ekodoru farunofero; sed se homoj, tiam ili estu malbenitaj antaux la Eternulo; cxar ili elpelis min nun, ke mi ne partoprenu en la heredajxo de la Eternulo, kaj ili diras:Iru, servu al aliaj dioj.
-
20
|1 Samuel 26:20|
Nun mia sango ne falu sur la teron malproksime de la vizagxo de la Eternulo; la regxo de Izrael eliris ja, por sercxi iun pulon, kiel oni postkuras perdrikon en la montoj.
-
21
|1 Samuel 26:21|
Tiam Saul diris:Mi pekis; revenu, mia filo David, cxar mi ne plu faros al vi malbonon, pro tio, ke mia animo estis kara antaux viaj okuloj hodiaux. Jen mi agis malsagxe kaj tre multe eraris.
-
22
|1 Samuel 26:22|
Kaj David respondis kaj diris:Jen estas la lanco de la regxo; unu el la servantoj venu kaj prenu gxin;
-
23
|1 Samuel 26:23|
kaj la Eternulo repagu al cxiu laux lia justeco kaj fideleco. La Eternulo transdonis vin hodiaux en miajn manojn, sed mi ne volis etendi mian manon kontraux sanktoleiton de la Eternulo.
-
24
|1 Samuel 26:24|
Jen, kiel via animo havis hodiaux grandan valoron en miaj okuloj, tiel mia animo havu grandan valoron en la okuloj de la Eternulo, kaj Li savu min de cxia mizero.
-
25
|1 Samuel 26:25|
Kaj Saul diris al David:Benata vi estu, mia filo David; vi faros vian faron, kaj vi venkos. Kaj David iris sian vojon, kaj Saul reiris al sia loko.
-
1
|1 Samuel 27:1|
Tamen David diris al si mem:Mi povas enfali iun tagon en la manon de Saul; estas por mi nenio pli bona, ol ke mi forkuru en la landon de la Filisxtoj, por ke Saul cxesu sercxi min plu en la regionoj de Izrael, kaj por ke mi savigxu kontraux lia mano.
-
2
|1 Samuel 27:2|
Kaj David levigxis kaj transiris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, al Ahxisx, filo de Maohx, regxo de Gat.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4