-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
12
|1 Samuel 25:12|
Kaj la servantoj de David ekiris returne sian vojon, kaj revenis kaj raportis al li cxiujn tiujn vortojn.
-
13
|1 Samuel 25:13|
Tiam David diris al siaj homoj:Zonu cxiu sian glavon! Kaj ili zonis cxiu sian glavon, kaj ankaux David zonis sian glavon; kaj iris kun David cxirkaux kvarcent viroj, kaj ducent restis cxe la armilaro.
-
14
|1 Samuel 25:14|
Sed al Abigail, edzino de Nabal, unu el la servantoj raportis, dirante:Jen David sendis senditojn el la dezerto, por deziri felicxon al nia sinjoro, sed li forofendis ilin;
-
15
|1 Samuel 25:15|
kaj tiuj homoj estis tre bonaj por ni, kaj ili ne ofendis nin, kaj nenio perdigxis cxe ni dum la tuta tempo, kiun ni iradis kun ili, estante sur la kampo;
-
16
|1 Samuel 25:16|
muro ili estis por ni kiel en la nokto, tiel en la tago, la tutan tempon, kiun ni estis kun ili, pasxtante la sxafojn;
-
17
|1 Samuel 25:17|
tial nun pripensu kaj rigardu, kion vi devas fari, cxar decidita estas malbono kontraux nia sinjoro kaj kontraux lia tuta domo; kaj li estas ja malhumila homo, oni ne povas paroli kun li.
-
18
|1 Samuel 25:18|
Tiam Abigail rapide prenis ducent panojn kaj du felsakojn da vino kaj kvin pretigitajn sxafojn kaj kvin mezurojn da rostitaj grajnoj kaj cent kukojn sekvinberajn kaj ducent kukojn figajn, kaj metis cxion sur azenojn.
-
19
|1 Samuel 25:19|
Kaj sxi diris al siaj servantoj:Iru antaux mi, jen mi venas post vi. Sed al sia edzo Nabal sxi nenion diris.
-
20
|1 Samuel 25:20|
Dum sxi estis rajdanta sur la azeno kaj mallevigxanta al la bazo de la monto, jen David kun siaj homoj mallevigxas renkonte al sxi, kaj sxi renkontigxis kun ili.
-
21
|1 Samuel 25:21|
Dume David estis dirinta:Nur vane mi gardis la apartenajxon de tiu homo en la dezerto, ke nenio perdigxis el lia havo; li repagis al mi malbonon pro bono;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4