- 
			
				
 Leer por capítulos:
 - 
									 Esperanto Esperanto
- 
									  
 - 
									
									1
									 
									 
									|Ezequiel 28:1|
									Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:									
     
 - 
									
									2
									 
									 
									|Ezequiel 28:2|
									Ho filo de homo, diru al la reganto de Tiro:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke via koro fierigxis, kaj vi diris:Mi estas dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio;									
     
 - 
									
									3
									 
									 
									|Ezequiel 28:3|
									kvazaux vi estus pli sagxa ol Daniel kaj nenio estus kasxita antaux vi;									
     
 - 
									
									4
									 
									 
									|Ezequiel 28:4|
									kvazaux per via sagxeco kaj via kompetenteco vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj argxenton en vian trezorejon;									
     
 - 
									
									5
									 
									 
									|Ezequiel 28:5|
									kvazaux per via granda sagxeco en via komercado vi grandigus vian ricxecon, kaj via koro fierigxis pro via ricxeco:									
     
 - 
									
									6
									 
									 
									|Ezequiel 28:6|
									pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar vi rigardas vian koron kiel koron de dio,									
     
 - 
									
									7
									 
									 
									|Ezequiel 28:7|
									tial jen Mi venigos kontraux vin fremdulojn, la plej terurajn el la popoloj; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraux la belajxojn de via sagxeco kaj malaperigos vian brilon.									
     
 - 
									
									8
									 
									 
									|Ezequiel 28:8|
									En pereon ili pusxos vin, kaj vi mortos en la mezo de la maro per morto de bucxitoj.									
     
 - 
									
									9
									 
									 
									|Ezequiel 28:9|
									CXu antaux via mortiganto vi diros:Mi estas dio; dum vi estas ne dio,  sed homo en la mano de via mortiganto?									
     
 - 
									
									10
									 
									 
									|Ezequiel 28:10|
									Per morto de necirkumciditoj vi mortos de la manoj de fremduloj; cxar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.									
     
 
- 
									
- 
				- Sugerencias 
 

Haga clic para leer Juan 7-8