-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Ezequiel 28:11|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
12
|Ezequiel 28:12|
Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri la regxo de Tiro, kaj diru al li:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas sigelo de perfekteco, plena de sagxo kaj plej alta grado de beleco.
-
13
|Ezequiel 28:13|
Vi estis en Eden, la gxardeno de Dio; cxiaspecaj multekostaj sxtonoj vin kovris:rubeno, topazo, diamanto, sukceno, berilo, jaspiso, safiro, smeraldo, ametisto, kaj oro estis la ornamo de viaj tamburinoj kaj flutoj; cxio estis preta en la tago de via kreigxo.
-
14
|Ezequiel 28:14|
Vi estas kerubo, kiu sin etendas kaj protektas; kaj Mi metis vin sur la sanktan monton de Dio, kie vi iradis inter fajraj sxtonoj.
-
15
|Ezequiel 28:15|
Vi estis perfekta en via konduto de post la tago de via kreigxo, gxis trovigxis en vi malbonago.
-
16
|Ezequiel 28:16|
Pro la grandeco de via komercado via interno plenigxis de maljusteco, kaj vi pekis; tial Mi dejxetos vin de la monto de Dio, kaj malaperigos vin, ho kerubo protektanto, el inter la fajraj sxtonoj.
-
17
|Ezequiel 28:17|
De via beleco fierigxis via koro, pro via majesteco vi perdis vian sagxon; tial Mi jxetos vin sur la teron kaj faros vin mokatajxo antaux la regxoj.
-
18
|Ezequiel 28:18|
Per la multo de viaj malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian sanktejon; kaj Mi elirigos el vi fajron, kiu ekstermos vin, kaj Mi faros vin cindro sur la tero antaux la okuloj de cxiuj viaj vidantoj.
-
19
|Ezequiel 28:19|
CXiuj, kiuj konas vin inter la popoloj, eksentos teruron pri vi; vi neniigxis, kaj neniam plu ekzistos.
-
20
|Ezequiel 28:20|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19