-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|Ezequiel 42:3|
Kontraux la dudek ulnoj de la interna korto kaj kontraux la pavimo de la ekstera korto estis galerio apud galerio trietagxe.
-
4
|Ezequiel 42:4|
Kaj antaux la oficaj cxambroj estis pasejo, havanta la largxon de dek ulnoj kaj internen unu ulnon; iliaj pordoj malfermigxadis norden.
-
5
|Ezequiel 42:5|
La supraj cxambroj estis malpli ampleksaj, cxar la galerioj iom deprenis de ili kompare kun la malsupraj kaj mezaj partoj de la konstruajxo.
-
6
|Ezequiel 42:6|
CXar ili estis trietagxaj kaj ili ne havis kolonojn kiel la kolonoj de la kortoj, tial ili estis malgrandigitaj kompare kun la malsupraj kaj mezaj, komencante de la tero.
-
7
|Ezequiel 42:7|
Kaj la muro ekster la oficaj cxambroj, en la direkto al la ekstera korto, havis antaux la cxambroj la longon de kvindek ulnoj.
-
8
|Ezequiel 42:8|
CXar la longo de la cxambroj, turnitaj al la ekstera korto, estis kvindek ulnoj, tial la spaco antaux la templo estis cent ulnoj.
-
9
|Ezequiel 42:9|
Kaj malsupre por tiuj cxambroj estis enirejo de oriente, por ke oni povu veni al ili el la ekstera korto.
-
10
|Ezequiel 42:10|
Lauxlargxe de la muro de la korto en la direkto al oriento, antaux la placo kaj antaux la konstruajxo estis cxambroj.
-
11
|Ezequiel 42:11|
Kaj pasejo antaux ili estis tia sama, kiel antaux la cxambroj, kiuj estis norde, kaj tiaj samaj estis ilia longo kaj largxo, cxiuj iliaj eliroj kaj ilia arangxo kaj iliaj pordoj.
-
12
|Ezequiel 42:12|
Kaj simile al la pordoj de la cxambroj turnitaj suden ankaux cxe la orientaj cxambroj estis enira pordo cxe la komenco de la vojo, de tiu vojo, kiu iris lauxlonge de la muro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16