-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
13
|Ezequiel 42:13|
Kaj li diris al mi:La cxambroj nordaj kaj la cxambroj sudaj, kiuj estas antaux la placo, estas cxambroj sanktaj, en kiuj la pastroj, starantaj proksime al la Eternulo, konsumas la plej sanktajn oferojn; tie ili kusxigas la plej sanktajn oferojn kaj la farunoferon kaj pekoferon kaj kulpoferon, cxar la loko estas sankta.
-
14
|Ezequiel 42:14|
Kiam la pastroj eniris cxi tien, ili devas ne eliri el la sanktejo sur la eksteran korton, antaux ol ili restigis cxi tie siajn vestojn, en kiuj ili faris la servadon, cxar tiuj vestoj estas sanktaj; ili metu sur sin aliajn vestojn, kaj tiam ili povas iri al lokoj de la popolo.
-
15
|Ezequiel 42:15|
Kiam li finis la mezuradon de la interna domo, li elkondukis min tra la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj mezuris la domon cxe cxiuj flankoj.
-
16
|Ezequiel 42:16|
Li mezuris la orientan flankon per la mezura stango, kvincent mezurajn stangojn cxirkauxe.
-
17
|Ezequiel 42:17|
Li mezuris la nordan flankon, ankaux kvincent mezurajn stangojn cxirkauxe.
-
18
|Ezequiel 42:18|
La sudan flankon li mezuris, ankaux kvincent mezurajn stangojn.
-
19
|Ezequiel 42:19|
Li turnis sin al la okcidenta flanko, kaj tie ankaux mezuris kvincent mezurajn stangojn.
-
20
|Ezequiel 42:20|
De kvar flankoj li mezuris; la muro cxirkauxe havis kvincent stangojn da longo kaj kvincent stangojn da largxo, por apartigi la sanktajxon de la nesanktajxo.
-
1
|Ezequiel 43:1|
Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas turnita orienten.
-
2
|Ezequiel 43:2|
Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis venanta laux la orienta vojo; kaj Lia vocxo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumigxis de Lia majesto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13