-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
26
|Ezequiel 44:26|
Kaj kiam tia pastro repurigxos, oni kalkulu al li sep tagojn.
-
27
|Ezequiel 44:27|
Kaj en la tago, kiam li venos en la sanktejon, en la internan korton, por servi en la sanktejo, li alportu sian pekoferon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
28
|Ezequiel 44:28|
Kaj ilia heredajxo estu tio, ke Mi estas ilia heredajxo; terposedajxon ne donu al ili en Izrael:Mi estas ilia posedajxo.
-
29
|Ezequiel 44:29|
La farunoferojn, pekoferojn, kaj kulpoferojn ili mangxu; kaj cxio anatemita en Izrael apartenu al ili.
-
30
|Ezequiel 44:30|
Kaj la unuaajxo el cxio unuenaskita, kaj cxiaj oferdonoj el cxiuj viaj oferdonoj apartenu al la pastroj; kaj la unuaajxon de via pasto donu al la pastroj, por ke beno estu super via domo.
-
31
|Ezequiel 44:31|
CXian kadavrajxon aux dissxiritajxon el la birdoj aux el la brutoj la pastroj ne mangxu.
-
1
|Ezequiel 45:1|
Kiam vi lote dividos la teron en heredajxojn, tiam apartigu oferdonon al la Eternulo, sanktan terpecon, havantan la longon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la largxon de dek mil; tiu loko estu sankta en cxiuj siaj limoj cxirkauxe.
-
2
|Ezequiel 45:2|
El gxi devas esti por la sanktejo kvadrato de kvincent mezuroj cxiuflanke, kaj kvindek ulnoj cxirkauxe kiel libera placo por gxi.
-
3
|Ezequiel 45:3|
Per tiu mezuro mezuru la longon de dudek kvin mil kaj la largxon de dek mil; sur tiu loko estos la sanktejo, la plejsanktajxo.
-
4
|Ezequiel 45:4|
La cetera parto de la sankta tero apartenu al la pastroj, kiuj servas en la sanktejo, kiuj alproksimigxas al la Eternulo, por servi al Li; gxi estu por ili kiel loko por domoj, kaj estu konsekrita al la sanktejo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13