-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Ezequiel 45:5|
Dudek kvin mil ulnoj da longo kaj dek mil ulnoj da largxo estu por la Levidoj, kiuj servas en la domo; dudek cxambroj estu tie ilia posedajxo.
-
6
|Ezequiel 45:6|
Kaj kiel posedajxon de la urbo apartigu kvin mil da largxo kaj dudek kvin mil da longo kontraux la sankta terpeco:gxi apartenu al la tuta domo de Izrael.
-
7
|Ezequiel 45:7|
Kaj al la princo donu parton ambauxflanke apud la sankta terpeco kaj apud la urba posedajxo, sur la okcidenta flanko okcidenten kaj sur la orienta flanko orienten; gxia longo devas esti tia sama, kiel de unu el tiuj partoj de la okcidenta limo gxis la orienta.
-
8
|Ezequiel 45:8|
Tio estos lia tero, lia terposedajxo en Izrael, por ke Miaj princoj ne plu premu Mian popolon; kaj la ceteran teron oni donu al la domo de Izrael laux iliaj triboj.
-
9
|Ezequiel 45:9|
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Suficxe estas por vi, ho princoj de Izrael; forigu la perfortadon kaj rabadon, agu juste kaj virte, cxesigu vian persekutadon kontraux Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
10
|Ezequiel 45:10|
GXusta pesilo, gxusta sxutmezurilo, kaj gxusta versxmezurilo estu cxe vi.
-
11
|Ezequiel 45:11|
La efo kaj la bat´?¢o devas havi egalan amplekson, tiel, ke la bat´?¢o entenu dekonon de hxomero kaj la efo ankaux dekonon de hxomero:laux la hxomero oni fiksu ilian amplekson.
-
12
|Ezequiel 45:12|
La siklo devas enteni dudek gerojn; dudek sikloj, dudek vin sikloj, kaj dek kvin sikloj estu por vi unu min´?¢o.
-
13
|Ezequiel 45:13|
Jen estas la oferdono, kiun vi devas alportadi:sesono de efo el hxomero da tritiko, kaj sesono de efo el hxomero da hordeo.
-
14
|Ezequiel 45:14|
Kaj la legxo pri la oleo estas:bat´?¢o da oleo; bat´?¢o estas dekono de kor´?¢o; dek bat´?¢oj faras hxomeron, cxar hxomero entenas dek bat´?¢ojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13