-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|Ezequiel 10:2|
Kaj Li diris al la viro, vestita per tolo, jene:Eniru inter la radojn sub la kerubon, kaj prenu plenmanojn da ardantaj karboj el inter la keruboj, kaj jxetu ilin sur la urbon. Kaj li eniris antaux miaj okuloj.
-
3
|Ezequiel 10:3|
La keruboj staris dekstre de la domo, kiam la viro eniris, kaj nubo plenigis la internan korton.
-
4
|Ezequiel 10:4|
Kaj levigxis la majesto de la Eternulo de la kerubo al la enirejo de la domo, kaj la domo plenigxis de la nubo, kaj la korto plenigxis de brilo de la majesto de la Eternulo.
-
5
|Ezequiel 10:5|
Kaj bruo de la flugiloj de la keruboj estis auxdata gxis la ekstera korto, kiel bruo de Dio, la Plejpotenculo, kiam Li parolas.
-
6
|Ezequiel 10:6|
Kaj kiam Li ordonis al la viro, vestita per tolo, dirante:Prenu fajron el inter la radoj, el inter la keruboj, kaj cxi tiu eniris kaj starigxis apud la rado,
-
7
|Ezequiel 10:7|
tiam unu el la keruboj etendis sian manon el inter la keruboj al la fajro, kiu estis inter la keruboj, kaj prenis kaj metis sur la manplatojn de la tolvestito; kaj cxi tiu prenis kaj eliris.
-
8
|Ezequiel 10:8|
Kaj cxe la keruboj montrigxis similajxo de homa mano sub iliaj flugiloj.
-
9
|Ezequiel 10:9|
Kaj mi vidis, jen estas kvar radoj apud la keruboj, po unu rado apud cxiu kerubo, kaj la aspekto de la radoj estis kiel turkiso.
-
10
|Ezequiel 10:10|
Kaj laux aspekto la kvar radoj havis unu formon, kvazaux unu rado estus en la alia.
-
11
|Ezequiel 10:11|
Irante, ili movigxadis sur cxiujn kvar flankojn, ili ne deturnigxadis dum la irado; al la loko, al kiu estis direktita la kapo, ili sekvadis gxin, ili ne deturnigxadis dum la irado.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13