-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
22
|Ezequiel 10:22|
Kaj la aspekto de iliaj vizagxoj estis kiel tiuj vizagxoj, kiujn mi vidis cxe la rivero Kebar, ilia aspekto kaj ili mem. CXiu movigxis laux la direkto de sia vizagxo.
-
1
|Ezequiel 11:1|
Kaj levis min la spirito, kaj venigis min al la orienta pordego de la domo de la Eternulo, al tiu, kiu rigardas orienten. Kaj jen cxe la enirejo de la pordego staras dudek kvin homoj, kaj inter ili mi vidas Jaazanjan, filon de Azur, kaj Pelatjan, filon de Benaja, estrojn de la popolo.
-
2
|Ezequiel 11:2|
Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxi tiuj homoj havas malpiajn intencojn kaj donas malbonajn konsilojn en cxi tiu urbo.
-
3
|Ezequiel 11:3|
Ili diras:Ankoraux ne baldaux; ni konstruu domojn; gxi estas la kaldrono, kaj ni estas la viando.
-
4
|Ezequiel 11:4|
Tial profetu pri ili, profetu, ho filo de homo.
-
5
|Ezequiel 11:5|
Kaj mallevigxis sur min la spirito de la Eternulo, kaj diris al mi:Diru:Tiele diras la Eternulo:Tiel vi parolis, ho domo de Izrael, kaj la pensojn de via koro Mi scias.
-
6
|Ezequiel 11:6|
Multajn vi mortigis en cxi tiu urbo, kaj gxiajn stratojn vi plenigis per mortigitoj.
-
7
|Ezequiel 11:7|
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Viaj mortigitoj, kiujn vi faligis en gxi, estas la viando, kaj gxi mem estas la kaldrono; sed vi estos elkondukitaj el gxi.
-
8
|Ezequiel 11:8|
Glavon vi timas, kaj glavon Mi venigos sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
9
|Ezequiel 11:9|
Mi elkondukos vin el gxi kaj transdonos vin en la manojn de fremduloj, kaj Mi faros super vi jugxon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13