-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Ezequiel 12:5|
Antaux iliaj okuloj trabatu al vi aperturon en la muro kaj eliru tra gxi.
-
6
|Ezequiel 12:6|
Antaux iliaj okuloj metu la necesajxojn sur la sxultron, elportu ilin en mallumo, kovru vian vizagxon, por ke vi ne vidu la teron; cxar Mi faris vin antauxsigno por la domo de Izrael.
-
7
|Ezequiel 12:7|
Kaj mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi:miajn necesajxojn mi elportis, kiel necesajxojn de migranto, cxe la taglumo; kaj vespere mi trabatis al mi per la mano aperturon en la muro, en mallumo mi elportis, kaj levis sur mian sxultron antaux iliaj okuloj.
-
8
|Ezequiel 12:8|
Kaj matene aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
9
|Ezequiel 12:9|
Ho filo de homo! cxu la domo de Izrael, la domo malobeema, ne demandis vin, kion vi faras?
-
10
|Ezequiel 12:10|
Diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXi tiu portajxo koncernas la princon de Jerusalem, kaj la tutan domon de Izrael, kiu estas en gxi.
-
11
|Ezequiel 12:11|
Diru:Mi estas via antauxsigno:kiel mi agis, tiel oni agos kun ili:en elhejmigxon, en kaptitecon ili iros.
-
12
|Ezequiel 12:12|
Kaj la princo, kiu estas inter ili, en mallumo prenos siajn ajxojn sur la sxultron kaj eliros; oni trarompos en la muro aperturon, por elkonduki lin; li kovros sian vizagxon, por ke li ne vidu per la okulo la teron.
-
13
|Ezequiel 12:13|
Kaj Mi sternos Mian reton kontraux li, kaj li estos kaptita en Mian kaptilon, kaj Mi forkondukos lin en Babelon, en la landon de la HXaldeoj; sed li gxin ne vidos, kvankam tie li mortos.
-
14
|Ezequiel 12:14|
Kaj cxiujn liajn cxirkauxantojn, liajn helpantojn, kaj cxiujn liajn tacxmentojn Mi dispelos al cxiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili glavon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13