-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Ezequiel 12:15|
Kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi dispelos ilin inter la naciojn kaj disjxetos ilin en la landojn.
-
16
|Ezequiel 12:16|
Sed malgrandan nombron el ili Mi restigos de la glavo, malsato, kaj pesto, por ke ili rakontu pri cxiuj siaj abomenindajxoj, inter la nacioj, al kiuj ili venos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
-
17
|Ezequiel 12:17|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
18
|Ezequiel 12:18|
Ho filo de homo! mangxu vian panon kun tremo, kaj trinku vian akvon kun cxagreno kaj zorgoj.
-
19
|Ezequiel 12:19|
Kaj diru al la popolo de la lando:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la logxantoj de Jerusalem, pri la lando de Izrael:Sian panon ili mangxos en zorgoj, kaj sian akvon ili trinkos en teruro; cxar la lando dezertigxos de sia abundo pro la maljustajxoj de cxiuj siaj logxantoj.
-
20
|Ezequiel 12:20|
Kaj la logxataj urboj estos ruinigitaj, kaj la lando estos dezertigita; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
-
21
|Ezequiel 12:21|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
22
|Ezequiel 12:22|
Ho filo de homo! kian proverbon vi havas en la lando de Izrael, dirantan:Pasos multe da tempo, kaj cxiu antauxdiro malaperos?
-
23
|Ezequiel 12:23|
Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi neniigos cxi tiun proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed diru al ili:Proksima jam estas la tempo kaj la plenumigxo de cxiu antauxdiro.
-
24
|Ezequiel 12:24|
CXar neniu profetajxo estos plu vana, kaj neniu antauxdiro estos dusenca en la domo de Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13