-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
17
|Ezequiel 13:17|
Kaj vi, ho filo de homo, direktu vian vizagxon al la filinoj de via popolo, kiuj profetas laux elpenso de sia koro; kaj profetu pri ili,
-
18
|Ezequiel 13:18|
kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al tiuj, kiuj kudras kusenojn sub cxiujn kubutojn kaj faras kaptukojn por kapoj de cxia alteco, por kapti animojn! kaptante la animojn de Mia popolo, vi volas konservi viajn animojn.
-
19
|Ezequiel 13:19|
Kaj vi malsanktigas Min antaux Mia popolo pro plenmano da hordeo kaj pro peco da pano, mortigante animojn, kiuj ne devas morti, kaj konservante la vivon al tiaj animoj, kiuj ne devas vivi, mensogante al Mia popolo, kiu volonte auxskultas mensogon.
-
20
|Ezequiel 13:20|
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iros kontraux viajn kusenojn, per kiuj vi kaptas tie la animojn flugemajn, Mi elsxiros ilin el viaj brakoj, kaj forliberigos la animojn, kiujn vi allogas, ke ili flugu.
-
21
|Ezequiel 13:21|
Kaj Mi dissxiros viajn kaptukojn, kaj savos Mian popolon el viaj manoj, kaj ili ne plu estos kaptotajxo por viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
-
22
|Ezequiel 13:22|
CXar vi mensoge afliktas la koron de virtulo, kiun Mi ne afliktis, kaj vi fortigas la manojn de malvirtulo, por ke li ne returnu sin de sia malbona vojo, per kio li konservus sian vivon-
-
23
|Ezequiel 13:23|
tial vi ne plu havos senbazajn viziojn kaj ne faros antauxdirojn; kaj Mi savos Mian popolon el viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
-
1
|Ezequiel 14:1|
Venis al mi kelkaj el la plejagxuloj de Izrael, kaj sidigxis antaux mi.
-
2
|Ezequiel 14:2|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
3
|Ezequiel 14:3|
Ho filo de homo! cxi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antaux sia vizagxo; cxu Mi nun respondu al ili, kiam ili Min demandas?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13