-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
20
|Ezequiel 11:20|
por ke ili sekvu Miajn legxojn kaj observu Miajn decidojn kaj plenumu ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.
-
21
|Ezequiel 11:21|
Sed al tiuj, kiuj sin fordonas al la fiajxoj kaj abomenindajxoj de sia koro, Mi turnos ilian konduton kontraux ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
22
|Ezequiel 11:22|
Tiam la keruboj levis siajn flugilojn, kaj la radoj estis apud ili; kaj la majesto de Dio de Izrael estis supre super ili.
-
23
|Ezequiel 11:23|
Kaj la majesto de la Eternulo levigxis el meze de la urbo, kaj haltis sur la monto, kiu estas oriente de la urbo.
-
24
|Ezequiel 11:24|
Kaj la spirito min levis, kaj venigis min en la vizio kaj en la inspiro de Dio en HXaldeujon, al la forkondukitoj. Kaj malaperis de mi la vizio, kiun mi vidis.
-
25
|Ezequiel 11:25|
Kaj mi rakontis al la forkondukitoj cxiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li aperigis al mi.
-
1
|Ezequiel 12:1|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
2
|Ezequiel 12:2|
Ho filo de homo! meze de domo malobeema vi logxas; ili havas okulojn, por vidi, sed ili ne vidas; ili havas orelojn, por auxdi, sed ili ne auxdas; cxar ili estas domo malobeema.
-
3
|Ezequiel 12:3|
Tial, ho filo de homo, faru al vi objektojn de migrado, kaj migru tage antaux iliaj okuloj, formigru antaux iliaj okuloj el via loko en alian lokon; eble ili vidos, ke ili estas domo malobeema.
-
4
|Ezequiel 12:4|
Kaj elportu viajn necesajxojn, kaj necesajxojn de migranto, tage antaux iliaj okuloj; kaj vi mem eliru antaux iliaj okuloj vespere, kiel eliras migrantoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13