-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
19
|Ezequiel 22:19|
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar vi cxiuj farigxis skorio, tial jen Mi kolektos vin en Jerusalemon.
-
20
|Ezequiel 22:20|
Kiel oni kolektas argxenton, kupron, feron, plumbon, kaj stanon en forno, por blovi sur ilin fajron kaj fandi ilin, tiel Mi kolektos en Mia kolero kaj en Mia indigno, kusxigos, kaj fandos vin.
-
21
|Ezequiel 22:21|
Mi kunigos vin kaj blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj vi fandigxos en gxi.
-
22
|Ezequiel 22:22|
Kiel fandigxas argxento en la forno, tiel vi fandigxos en gxi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, elversxis sur vin Mian koleron.
-
23
|Ezequiel 22:23|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
24
|Ezequiel 22:24|
Ho filo de homo, diru al gxi:Vi estas lando ne purigata, ne pripluvata en la tago de kolero.
-
25
|Ezequiel 22:25|
La amasigxintaj profetoj en gxi estas kiel blekeganta leono, kiu dissxiras kaptitajxon; ili mangxas animojn, forprenas valorajxojn kaj multekostajxojn, multigas en gxi la nombron de gxiaj vidvinoj.
-
26
|Ezequiel 22:26|
GXiaj pastroj kripligas Mian instruon kaj malsanktigas Miajn sanktajxojn; ili ne distingas inter sanktajxo kaj nesanktajxo, ne montras la diferencon inter malpurajxo kaj purajxo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn okulojn, kaj Mi estas malsanktigata inter ili.
-
27
|Ezequiel 22:27|
GXiaj potenculoj en gxi estas kiel lupoj, kiuj dissxiras kaptitajxon, versxas sangon, pereigas animojn, por akiri profiton.
-
28
|Ezequiel 22:28|
GXiaj profetoj sxmiras ilin per maltauxga mortero, predikas malverajn viziojn, faras al ili mensogajn antauxdirojn, dirante, ke tiele diris la Sinjoro, la Eternulo, kvankam la Eternulo ne parolis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16