-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Ezequiel 21:21|
CXar la regxo de Babel haltis cxe la disvojigxo, cxe la komenco de du vojoj; por ricevi antauxdirojn, li jxetas sagojn, demandas la domajn diojn, esploras hepaton.
-
22
|Ezequiel 21:22|
Sur la dekstra flanko la sortodemandado montras Jerusalemon, por starigi muregrompilojn, malfermi la busxon por mortigado, sonigi militajn trumpetojn, direkti muregrompilojn kontraux la pordegojn, sxuti remparon, konstrui bastionon.
-
23
|Ezequiel 21:23|
Sed tio aperas al ili kiel antauxdiro malvera, ili faras jxurojn, kaj li rememorigas la krimojn, por ke ili estu kaptitaj.
-
24
|Ezequiel 21:24|
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi rememoras viajn krimojn, elmontras viajn kulpojn en cxiuj viaj agoj-pro tio, ke vi rememoras, vi estos kaptitaj per mano.
-
25
|Ezequiel 21:25|
Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago alvenis nun, kiam devas cxesigxi liaj krimoj-
-
26
|Ezequiel 21:26|
tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Deprenu la cidaron kaj demetu la kronon; ne plue estos tiel; kiu estis humila, tiu altigxos, kaj kiu estis fiera, tiu malaltigxos.
-
27
|Ezequiel 21:27|
Mi forigos, forigos, forigos gxin; kaj gxi ne ekzistos, gxis venos tiu, kiu havas rajton je gxi, kaj al li Mi gxin donos.
-
28
|Ezequiel 21:28|
Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la Amonidoj kaj pri ilia hontindeco, kaj diru:Glavo, glavo estas nudigita por bucxado, akrigita por ekstermado, ke gxi brilu;
-
29
|Ezequiel 21:29|
pro tio, ke oni prezentas al vi malverajn viziojn, ke oni antauxdiras al vi mensogajxon, por meti vin sur la kolojn de mortigotaj malpiuloj, kies tago alvenis nun, kiam devas cxesigxi iliaj krimoj.
-
30
|Ezequiel 21:30|
Remetu gxin en gxian ingon. Sur la loko, kie vi estas kreita, en la lando de via naskigxo, Mi jugxos vin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16