-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Ezequiel 21:11|
Li donis gxin, por purigi, por ke oni povu preni gxin en la manon; la glavo estas akrigita kaj purigita, por doni gxin en la manon de mortiganto.
-
12
|Ezequiel 21:12|
Kriu kaj ploru, ho filo de homo, cxar gxi iras kontraux Mian popolon, kontraux cxiujn eminentulojn de Izrael, kiuj estas kolektitaj kune kun Mia popolo sub la glavon. Pro tio batu viajn lumbojn.
-
13
|Ezequiel 21:13|
CXar estis farita provo, sed kion gxi helpis? ecx malsxatata la sceptro ne povas ekzisti, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
14
|Ezequiel 21:14|
Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj interfrapu la manojn; cxar la glavo duobligxos, ecx triobligxos; gxi estas glavo por mortigado, glavo de granda mortigado gxi estas, kiu penetros al ili en la cxambrojn.
-
15
|Ezequiel 21:15|
Mi sendos glavon teruran, por ke la koroj ektremu, kaj por ke multaj falu cxe cxiuj iliaj pordegoj. Ha, kiel gxi brilas, kiel akrigita gxi estas por la bucxado!
-
16
|Ezequiel 21:16|
Kolektigxu dekstren, metu vin maldekstren, kien ajn via vizagxo sin tiras.
-
17
|Ezequiel 21:17|
Mi plauxdos per Miaj manoj, kaj Mi kontentigos Mian indignon; Mi, la Eternulo, tion diris.
-
18
|Ezequiel 21:18|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
19
|Ezequiel 21:19|
Vi, ho filo de homo, marku al vi du vojojn, per kiuj venos la glavo de la regxo de Babel; ambaux devas eliri el unu lando; elektu lokon sur la cxefa vojo, elektu urbon.
-
20
|Ezequiel 21:20|
Marku vojon, per kiu devas veni glavo en Raban de la Amonidoj, kaj en Judujon, en la fortikigitan Jerusalemon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16