-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
40
|Ezequiel 20:40|
CXar sur Mia sankta monto, sur la alta monto de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, tie servos al Mi la tuta domo de Izrael, cxiuj, kiuj estos en la lando; tie Mi akceptos ilin favore, kaj tie Mi akceptos viajn oferdonojn kaj la unuaajxojn de viaj donoj, kun cxio, kion vi dedicxas al Mi.
-
41
|Ezequiel 20:41|
Mi akceptos vin favore cxe la agrabla odorajxo, kiam Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estis disjxetitaj; kaj Mi sanktigxos per vi antaux la okuloj de la nacioj.
-
42
|Ezequiel 20:42|
Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi venigos vin en la landon de Izrael, en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi donos gxin al viaj patroj.
-
43
|Ezequiel 20:43|
Kaj vi rememoros tie vian konduton kaj cxiujn viajn agojn, per kiuj vi malpurigis vin, kaj vi sentos abomenon antaux vi mem kontraux cxiuj malbonagoj, kiujn vi faris.
-
44
|Ezequiel 20:44|
Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi agos kun vi pro Mia nomo, ne konforme al via malbona konduto kaj al viaj pereigaj agoj, ho domo de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
45
|Ezequiel 20:45|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
46
|Ezequiel 20:46|
Ho filo de homo, direktu vian vizagxon al la vojo suden, prediku al la sudo, kaj profetu pri la arbaro de la suda kampo.
-
47
|Ezequiel 20:47|
Kaj diru al la suda arbaro:Auxskultu la vorton de la Eternulo! Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi ekbruligos en vi fajron, kaj gxi formangxegos en vi cxiun arbon verdan kaj cxiun arbon velksekigxintan; ne estingigxos la flamanta fajro, kaj forbrulos cxio, kio trovigxas de la sudo gxis la nordo.
-
48
|Ezequiel 20:48|
Kaj cxiu karno vidos, ke Mi, la Eternulo, tion ekbruligis tiel, ke oni ne povas estingi.
-
49
|Ezequiel 20:49|
Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! ili diras pri mi:Li parolas ja nur parabolojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16