-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Ezequiel 31:15|
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tago, kiam gxi iros en SXeolon, Mi faros funebron, Mi fermos pro gxi la abismon, Mi haltigos gxiajn riverojn, ke starigxu la grandaj akvoj, Mi mallumigos pro gxi Lebanonon, kaj cxiuj arboj de la kampo estos afliktitaj.
-
16
|Ezequiel 31:16|
Per la bruo de gxia falo Mi ektremigos la naciojn, kiam Mi pusxos gxin en SXeolon al tiuj, kiuj iris en la tombon; kaj konsoligxos en la profundo subtera cxiuj arboj de Eden, la plej elektitaj kaj plej bonaj de Lebanon, cxiuj akvonutrataj.
-
17
|Ezequiel 31:17|
CXar ankaux ili iros en SXeolon, al tiuj, kiuj estis mortigitaj de glavo, kaj gxiaj kunuloj, kiuj sidis sub gxia ombro inter la nacioj.
-
18
|Ezequiel 31:18|
Al kiu el la arboj de Eden vi estis simila per majesto kaj grandeco? tamen kune kun la arboj de Eden vi estos jxetita en la profundon subteran; kaj vi kusxos meze de necirkumciditoj kune kun tiuj, kiuj mortis de glavo. Tio estas dirita pri Faraono kaj pri lia tuta granda popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
1
|Ezequiel 32:1|
En la dek-dua jaro, en la dek-dua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
2
|Ezequiel 32:2|
Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Faraono, regxo de Egiptujo, kaj diru al li:Vi estas kiel leonido inter la nacioj, vi estas kiel drako en la maroj, vi saltas en viaj riveroj, vi movmalklarigas la akvon per viaj piedoj, vi malkvietigas iliajn riverojn.
-
3
|Ezequiel 32:3|
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi jxetos sur vin Mian reton per granda amaso da popoloj, kaj ili eltiros vin per Mia reto.
-
4
|Ezequiel 32:4|
Kaj Mi jxetos vin sur la teron, sur nekovritan kampon Mi vin jxetos, kaj Mi sidigos sur vi cxiajn birdojn de la cxielo, kaj Mi satigos de vi la bestojn de la tuta tero.
-
5
|Ezequiel 32:5|
Mi disjxetos vian karnon sur la montojn, kaj Mi plenigos la valojn per via kadavrajxo.
-
6
|Ezequiel 32:6|
La landon de via nagxado Mi malsekigos per via sango gxis la montoj, kaj la valoj estos plenaj de vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16