-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Ezequiel 32:7|
Kiam vi estingigxos, Mi kovros la cxielon kaj senlumigos gxiajn stelojn, la sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon.
-
8
|Ezequiel 32:8|
CXiujn fontojn de lumo en la cxielo Mi senlumigos pro vi, kaj mallumon Mi metos sur vian landon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
9
|Ezequiel 32:9|
Mi maltrankviligos la korojn de multaj popoloj, kiam Mi venigos la scion pri via pereo inter la naciojn, en landojn, kiujn vi ne konis.
-
10
|Ezequiel 32:10|
Mi teruros pro vi multajn popolojn, kaj iliaj regxoj ektremos pro vi, kiam Mi svingos Mian glavon antaux iliaj vizagxoj, kaj cxiu el ili cxiuminute tremos pri sia vivo en la tago de via falo.
-
11
|Ezequiel 32:11|
CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:La glavo de la regxo de Babel venos sur vin.
-
12
|Ezequiel 32:12|
Per la glavo de fortuloj Mi faligos vian multenombran popolon; cxiuj ili estas la plej teruraj el la nacioj, kaj ili neniigos la belecon de Egiptujo, kaj gxia tuta homomulto estos ekstermita.
-
13
|Ezequiel 32:13|
Mi pereigos cxiujn gxiajn brutojn apud la abundaj akvoj, kaj ilin ne plu malklarigos piedo de homo nek la hufoj de bruto.
-
14
|Ezequiel 32:14|
Tiam Mi ripozpurigos iliajn akvojn, kaj iliajn riverojn Mi fluigos kiel oleon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
15
|Ezequiel 32:15|
Kiam Mi faros la landon Egiptan dezerto, kaj la lando perdos cxion, kion gxi havis, kiam Mi mortigos cxiujn, kiuj logxas en gxi, tiam oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
-
16
|Ezequiel 32:16|
Tio estas funebra kanto, kiun oni kantos; la filinoj de la nacioj gxin kantos, pri Egiptujo kaj pri gxia tuta grandnombra popolo ili gxin kantos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16