-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Ezequiel 33:15|
se la malvirtulo redonos la garantiajxon, repagos la rabitajxon, agados laux la legxoj de la vivo, ne farante malbonagojn:tiam li restos vivanta kaj ne mortos.
-
16
|Ezequiel 33:16|
CXiuj liaj pekoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj:li agas juste kaj virte, kaj tial li restos vivanta.
-
17
|Ezequiel 33:17|
Dume la filoj de via popolo diras:Ne gxusta estas la vojo de la Sinjoro! Sed en efektiveco ilia vojo estas ne gxusta.
-
18
|Ezequiel 33:18|
Se virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn, li mortas pro ili;
-
19
|Ezequiel 33:19|
kaj se malvirtulo deturnas sin de sia malvirteco kaj agas juste kaj virte, pro tio li restas vivanta.
-
20
|Ezequiel 33:20|
Kaj vi diras:Ne gxusta estas la vojo de la Sinjoro! CXiun el vi Mi jugxas konforme al lia konduto, ho domo de Izrael.
-
21
|Ezequiel 33:21|
En la dek-dua jaro de nia forkaptiteco, en la kvina tago de la deka monato, venis al mi forsavigxinto el Jerusalem, kaj diris:La urbo estas disbatita.
-
22
|Ezequiel 33:22|
Sed la mano de la Eternulo aperis super mi en la vespero antaux la veno de la forsavigxinto, kaj malfermis mian busxon, antaux ol tiu venis al mi matene; kaj mia busxo malfermigxis, kaj mi ne plu devis silenti.
-
23
|Ezequiel 33:23|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
24
|Ezequiel 33:24|
Ho filo de homo! la logxantoj de tiuj dezertaj lokoj sur la tero de Izrael parolas tiele:Abraham estis unu sola homo, kaj ricevis herede la landon; sed ni estas multo, des pli apartenas al ni la lando kiel heredajxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16