-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
12
|Ezequiel 34:12|
Kiel pasxtisto esploras sian sxafaron, kiam li alvenas al siaj diskurintaj sxafoj, tiel Mi esploros Miajn sxafojn; kaj Mi savos ilin el cxiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj malluma.
-
13
|Ezequiel 34:13|
Mi elkondukos ilin el inter la popoloj, Mi kolektos ilin el la diversaj landoj, Mi revenigos ilin sur ilian teron; kaj Mi pasxtos ilin sur la montoj de Izrael, en la valoj, kaj sur cxiuj logxeblaj lokoj de la tero.
-
14
|Ezequiel 34:14|
Sur bona pasxtejo Mi ilin pasxtos, kaj sur la altaj montoj de Izrael estos ilia logxloko; tie ili ripozos en bona restejo, kaj pasxtigxos sur grasa pasxtejo, sur la montoj de Izrael.
-
15
|Ezequiel 34:15|
Mi pasxtos Miajn sxafojn, kaj Mi ripozigos ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
16
|Ezequiel 34:16|
La sxafon perdigxintan Mi elsercxos, la forpelitan Mi revenigos, la vunditan Mi bandagxos, la malsanan Mi fortigos; sed la grasan kaj fortan Mi ekstermos; Mi pasxtos kun justeco.
-
17
|Ezequiel 34:17|
Kaj pri vi, ho Miaj sxafoj, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi faros jugxon inter sxafo kaj sxafo, al virsxafoj kaj virkaproj.
-
18
|Ezequiel 34:18|
CXu ne suficxas al vi, ke vi pasxtigxas sur bona pasxtejo? la restajxon sur via pasxtejo vi dispremas per viaj piedoj! CXu ne suficxas, ke vi trinkas puran akvon? la restajxon vi movmalklarigas per viaj piedoj!
-
19
|Ezequiel 34:19|
Kaj Miaj sxafoj devas mangxi tion, kio estas dispremita per viaj piedoj, kaj trinki tion, kio estas malklarigita per viaj piedoj.
-
20
|Ezequiel 34:20|
Tial tiele diras al ili la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi venos, kaj Mi faros jugxon inter sxafo grasa kaj sxafo malgrasa.
-
21
|Ezequiel 34:21|
CXar vi pusxas per la flanko kaj per la sxultro kaj frapas per viaj kornoj cxiujn malfortajn, gxis vi forpelas ilin eksteren,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16