-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Ezequiel 35:11|
tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo, Mi agos kun vi konforme al via kolero, kaj al via envio, kiun vi elmontris en via malamo kontraux ili; kaj oni ekkonos Min cxe ili, kiam Mi jugxos vin.
-
12
|Ezequiel 35:12|
Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, auxdis cxiujn viajn insultojn, kiujn vi eldiris pri la montoj de Izrael, dirante:Ili estas dezertigitaj kaj transdonitaj al ni, por ke ni konsumu ilin.
-
13
|Ezequiel 35:13|
Vi faris vin grandaj antaux Mi per via busxo, kaj vi multe parolis kontraux Mi; Mi tion auxdis.
-
14
|Ezequiel 35:14|
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam la tuta tero gxojos, Mi faros vin dezerto.
-
15
|Ezequiel 35:15|
Kiel vi gxojis pri la heredajxo de la domo de Izrael, kiam gxi dezertigxis, tiel Mi agos kun vi:vi farigxos dezerto, ho monto Seir kaj la tuta Edomujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
-
1
|Ezequiel 36:1|
Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri la montoj de Izrael, kaj diru:Ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Eternulo!
-
2
|Ezequiel 36:2|
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar la malamiko diras pri vi:Ha, ha! ankaux la eternaj altajxoj farigxis niaj posedajxoj;
-
3
|Ezequiel 36:3|
tial profetu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, gxuste pro tio, ke oni dezertigis vin kaj premis vin de cxiuj flankoj, por ke vi farigxu heredajxo por la aliaj nacioj, kaj oni prenis vin sur sian langon kaj la popoloj vin kalumnias,
-
4
|Ezequiel 36:4|
tial, ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj, al la dezertigitaj ruinoj kaj al la forlasitaj urboj, kiuj farigxis rabatajxo kaj mokatajxo por la aliaj nacioj cxirkauxe;
-
5
|Ezequiel 36:5|
tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kredu, ke en la fajro de Mia fervoro Mi parolis pri la aliaj nacioj kaj pri la tuta Edomujo, kiuj alproprigis al si Mian landon kun tutkora gxojo kaj kun mokado, por prirabi gxiajn produktajxojn;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16