-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
26
|Ezequiel 36:26|
Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la sxtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan.
-
27
|Ezequiel 36:27|
Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, kaj Mi faros, ke vi agados laux Miaj legxoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.
-
28
|Ezequiel 36:28|
Kaj vi logxos en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.
-
29
|Ezequiel 36:29|
Kaj Mi liberigos vin de cxiuj viaj malpurajxoj; Mi vokos la grenon kaj multigos gxin, kaj Mi ne venigos sur vin malsaton.
-
30
|Ezequiel 36:30|
Mi multigos la fruktojn de la arboj kaj la produktajxojn de la kampo, por ke vi ne plu havu antaux la nacioj honton pri malsato.
-
31
|Ezequiel 36:31|
Tiam vi rememoros vian malbonan konduton kaj viajn nebonajn agojn, kaj vi faros al vi mem riprocxojn pro viaj malbonagoj kaj pro viaj abomenindajxoj.
-
32
|Ezequiel 36:32|
Ne pro vi Mi agas, diras la Sinjoro, la Eternulo; tion vi sciu. Hontu kaj rugxigxu pri via konduto, ho domo de Izrael!
-
33
|Ezequiel 36:33|
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tempo, kiam Mi purigos vin de cxiuj viaj malbonagoj kaj logxatigos la urbojn, kaj la ruinoj estos rekonstruitaj,
-
34
|Ezequiel 36:34|
kaj la dezertigita tero estos prilaborata anstataux tio, ke gxi estis dezerto antaux la okuloj de cxiu pasanto:
-
35
|Ezequiel 36:35|
tiam oni diros:CXi tiu dezertigita tero farigxis kiel la gxardeno Eden, kaj la urboj ruinigitaj, dezertigitaj, kaj detruitaj estas nun fortikigitaj kaj logxataj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16