-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Génesis 39:21|
Kaj la Eternulo estis kun Jozef kaj estis favorkora al li kaj havigis al li la favoron de la estro de la malliberejo.
-
22
|Génesis 39:22|
Kaj la estro de la malliberejo transdonis en la manojn de Jozef cxiujn malliberulojn, kiuj estis en la malliberejo; kaj cxio, kion ili tie faris, estis farata sub lia kontrolo.
-
23
|Génesis 39:23|
La estro de la malliberejo rigardis nenion, kio estis sub lia disponado, cxar la Eternulo estis kun li; kaj cxion, kion li faris, la Eternulo sukcesigis.
-
1
|Génesis 40:1|
Post tiuj okazintajxoj la vinisto de la regxo de Egiptujo kaj la bakisto kulpigxis antaux sia sinjoro, la regxo de Egiptujo.
-
2
|Génesis 40:2|
Kaj Faraono kolerigxis kontraux siaj du korteganoj, kontraux la vinistestro kaj kontraux la bakistestro.
-
3
|Génesis 40:3|
Kaj li metis ilin sub gardon en la domon de la estro de la korpogardistoj, en la malliberejon, en la lokon, kie Jozef estis malliberigita.
-
4
|Génesis 40:4|
Kaj la estro de la korpogardistoj destinis por ili Jozefon, kaj li servis ilin. Kaj ili restis kelkan tempon en la malliberejo.
-
5
|Génesis 40:5|
Kaj ambaux songxis songxon, cxiu sian apartan songxon en la sama nokto, cxiu kun aparta signifo de la songxo, la vinisto kaj la bakisto de la regxo de Egiptujo, kiuj estis tenataj en la malliberejo.
-
6
|Génesis 40:6|
Kiam Jozef venis al ili matene, li vidis, ke ili estas cxagrenitaj.
-
7
|Génesis 40:7|
Kaj li demandis la korteganojn de Faraono, kiuj estis kun li en malliberejo en la domo de lia sinjoro, dirante: Kial viaj vizagxoj estas cxagrenitaj hodiaux?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16