-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
18
|Génesis 40:18|
Kaj Jozef respondis, dirante: Jen estas gxia signifoklarigo: la tri korboj estas tri tagoj;
-
19
|Génesis 40:19|
post tri tagoj Faraono deprenos de vi vian kapon kaj pendigos vin sur arbo, kaj la birdoj formangxos de vi vian karnon.
-
20
|Génesis 40:20|
En la tria tago, tago de naskigxo de Faraono, li faris festenon por cxiuj siaj servantoj; kaj li venigis la vinistestron kaj la bakistestron en la mezon de siaj servantoj.
-
21
|Génesis 40:21|
Kaj li redonis al la vinistestro lian oficon, kaj tiu donis la pokalon en la manon de Faraono;
-
22
|Génesis 40:22|
sed la bakistestron li pendigis, kiel songxoklarigis al ili Jozef.
-
23
|Génesis 40:23|
Kaj la vinistestro ne rememoris Jozefon, sed forgesis lin.
-
1
|Génesis 41:1|
Post du jaroj Faraono havis songxon, ke jen li staras apud la Rivero.
-
2
|Génesis 41:2|
Kaj jen el la Rivero eliras sep bovinoj belaspektaj kaj grasaj, kaj ili pasxtigxas en la kanejo.
-
3
|Génesis 41:3|
Kaj jen sep aliaj bovinoj eliras post ili el la Rivero, malbelaspektaj kaj malgrasaj, kaj ili starigxas apud tiuj bovinoj sur la bordo de la Rivero.
-
4
|Génesis 41:4|
Kaj la bovinoj malbelaspektaj kaj malgrasaj formangxis la sep bovinojn belaspektajn kaj grasajn. Kaj Faraono vekigxis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16