-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
8
|Génesis 40:8|
Kaj ili diris al li: Ni songxis songxon, sed estas cxi tie neniu, kiu gxin signifoklarigus. Kaj Jozef diris al ili: La signifoklarigoj apartenas ja al Dio; tamen rakontu al mi.
-
9
|Génesis 40:9|
Tiam la vinistestro rakontis sian songxon al Jozef, kaj diris al li: En mia songxo mi vidis antaux mi vinbertrunkon;
-
10
|Génesis 40:10|
la trunko havis tri brancxojn; apenaux gxi ekfloris, tuj aperis sur gxi beraroj kun maturaj beroj;
-
11
|Génesis 40:11|
kaj la pokalo de Faraono estis en mia mano; kaj mi prenis la berojn, kaj mi elpremis ilin en la pokalon de Faraono, kaj mi donis la pokalon en la manon de Faraono.
-
12
|Génesis 40:12|
Kaj Jozef diris al li: Jen estas gxia signifoklarigo: la tri brancxoj estas tri tagoj;
-
13
|Génesis 40:13|
post tri tagoj Faraono levos vian kapon kaj redonos al vi vian oficon, kaj vi donos la pokalon de Faraono en lian manon laux la maniero de antauxe, kiam vi estis lia vinisto.
-
14
|Génesis 40:14|
Sed memoru min, kiam estos bone al vi, kaj faru al mi favorkorajxon kaj memorigu pri mi Faraonon kaj elirigu min el cxi tiu domo.
-
15
|Génesis 40:15|
CXar oni sxtelis min el la lando de la Hebreoj, kaj ankaux cxi tie mi faris nenion, pro kio oni metis min en la malliberejon.
-
16
|Génesis 40:16|
Kiam la bakistestro vidis, ke la signifoklarigo estas bona, li diris al Jozef: Mi ankaux havis songxon; jen tri blankaj korboj estis sur mia kapo;
-
17
|Génesis 40:17|
kaj en la supra korbo estis cxiaspecaj mangxajxoj de Faraono, bakitajxoj, kaj la birdoj mangxis ilin el la korbo sur mia kapo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16