-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
20
|Génesis 15:20|
kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn
-
21
|Génesis 15:21|
kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Jebusidojn.
-
1
|Génesis 16:1|
Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed sxi havis sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar.
-
2
|Génesis 16:2|
Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo sxlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per sxi. Kaj Abram obeis la vocxon de Saraj.
-
3
|Génesis 16:3|
Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo, kiam Abram eklogxis en la lando Kanaana, kaj sxi donis sxin al sia edzo Abram kiel edzinon.
-
4
|Génesis 16:4|
Kaj li venis al Hagar, kaj sxi gravedigxis. Kaj sxi vidis, ke sxi gravedigxis, kaj tiam sxia sinjorino senvalorigxis en sxiaj okuloj.
-
5
|Génesis 16:5|
Kaj Saraj diris al Abram: Vi estas maljusta kontraux mi; mi donis mian sklavinon en viajn brakojn, sed kiam sxi vidis, ke sxi gravedigxis, mi senvalorigxis en sxiaj okuloj; la Eternulo jugxu inter mi kaj vi.
-
6
|Génesis 16:6|
Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj, faru kun sxi cxion, kio placxas al vi. Kaj Saraj komencis premi sxin, kaj sxi forkuris.
-
7
|Génesis 16:7|
Kaj trovis sxin angxelo de la Eternulo cxe akva fonto en la dezerto, cxe la fonto sur la vojo al SXur.
-
8
|Génesis 16:8|
Kaj li diris: Hagar, sklavino de Saraj, de kie vi venas kaj kien vi iras? Kaj sxi diris: De Saraj, mia sinjorino, mi forkuras.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16