-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
13
|Génesis 17:13|
Cirkumcidata estu cxiu naskita en via domo aux acxetita per via mono, kaj Mia interligo estu sur via karno kiel interligo eterna.
-
14
|Génesis 17:14|
Kaj se estos prepucihava virseksulo, kiu ne cirkumcidos la karnon de sia prepucio, tiu animo ekstermigxos el sia popolo: Mian interligon gxi rompis.
-
15
|Génesis 17:15|
Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj, sed sxia nomo estu Sara.
-
16
|Génesis 17:16|
Kaj Mi benos sxin, kaj Mi donos de sxi al vi filon; kaj Mi benos sxin, kaj de sxi devenos popoloj, regxoj de popoloj devenos de sxi.
-
17
|Génesis 17:17|
Kaj Abraham jxetis sin vizagxaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: CXu de homo centjara farigxos nasko, kaj cxu Sara la nauxdekjara naskos?
-
18
|Génesis 17:18|
Kaj Abraham diris al Dio: Ho, ke Isxmael vivu antaux Vi!
-
19
|Génesis 17:19|
Kaj Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li.
-
20
|Génesis 17:20|
Ankaux pri Isxmael Mi auxdis vin: jen Mi benis lin, kaj Mi fruktigos lin kaj Mi multigos lin tre forte; dek du princoj naskigxos de li, kaj Mi devenigos de li grandan popolon.
-
21
|Génesis 17:21|
Sed Mian interligon Mi starigos kun Isaak, kiun naskos al vi Sara en cxi tiu tempo en la venonta jaro.
-
22
|Génesis 17:22|
Kaj Li cxesis paroli kun li, kaj Dio levigxis for de Abraham.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16