-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
6
|Génesis 18:6|
Kaj Abraham rapidis en la tendon al Sara, kaj diris: Rapide prenu tri mezurojn da plej bona faruno, knedu, kaj faru kukojn.
-
7
|Génesis 18:7|
Kaj ankaux al la bovoj Abraham kuris, kaj li prenis bovidon delikatan kaj bonan kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide pretigis gxin.
-
8
|Génesis 18:8|
Kaj li prenis buteron kaj lakton kaj la pretigitan bovidon kaj metis antaux ilin, kaj li staris apud ili sub la arbo, kaj ili mangxis.
-
9
|Génesis 18:9|
Kaj ili diris al li: Kie estas Sara, via edzino? Kaj li respondis: Jen sxi estas en la tendo.
-
10
|Génesis 18:10|
Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo cxe Sara, via edzino. Kaj Sara auxskultis cxe la pordo de la tendo, kiu estis malantaux Li.
-
11
|Génesis 18:11|
Kaj Abraham kaj Sara estis maljunuloj de profunda agxo; cxe Sara cxesigxis la virinaj ordinarajxoj.
-
12
|Génesis 18:12|
Kaj Sara ekridis interne, dirante: CXu kiam mi kadukigxis, mi havus ankoraux volupton? kaj mia sinjoro estas ja maljuna!
-
13
|Génesis 18:13|
Kaj la Eternulo diris al Abraham: Kial do Sara ridas, dirante: CXu efektive mi naskos, kiam mi maljunigxis?
-
14
|Génesis 18:14|
CXu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon.
-
15
|Génesis 18:15|
Sed Sara malkonfesis, dirante: Mi ne ridis; cxar sxi timis. Sed Li diris: Ne, vi ridis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16