-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|Génesis 17:3|
Kaj Abram jxetis sin vizagxaltere, kaj Dio parolis al li, dirante:
-
4
|Génesis 17:4|
Jen estas Mia interligo kun vi: vi estos patro de multe da popoloj.
-
5
|Génesis 17:5|
Kaj via nomo ne estos plu Abram, sed via nomo estos Abraham, cxar Mi faris vin patro de multe da popoloj.
-
6
|Génesis 17:6|
Kaj Mi fruktigos vin tre multe, kaj Mi devenigos de vi popolojn, kaj regxoj devenos de vi.
-
7
|Génesis 17:7|
Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi.
-
8
|Génesis 17:8|
Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi logxas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedajxo, kaj Mi estos Dio por ili.
-
9
|Génesis 17:9|
Kaj Dio diris al Abraham: Kaj vi gardu Mian interligon, vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj.
-
10
|Génesis 17:10|
Jen estas Mia interligo, kiun vi devas gardi inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi: cxiu virseksulo cxe vi estu cirkumcidata.
-
11
|Génesis 17:11|
Kaj cirkumcidu la karnon de via prepucio, kaj tio estu signo de interligo inter Mi kaj vi.
-
12
|Génesis 17:12|
Kaj en la agxo de ok tagoj estu cirkumcidata cxe vi en viaj generacioj cxiu virseksulo naskita en la domo aux acxetita per mono cxe iu aligentulo, kiu ne estas el via idaro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16