-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
23
|Génesis 17:23|
Kaj Abraham prenis sian filon Isxmael kaj cxiujn naskitajn en lia domo kaj cxiujn acxetitajn per lia mono, cxiun virseksulon el la homoj de la domo de Abraham, kaj li cirkumcidis la karnon de ilia prepucio en tiu sama tago, kiel diris al li Dio.
-
24
|Génesis 17:24|
Kaj Abraham havis la agxon de nauxdek naux jaroj, kiam li cirkumcidis la karnon de sia prepucio.
-
25
|Génesis 17:25|
Kaj lia filo Isxmael havis la agxon de dek tri jaroj, kiam la karno de lia prepucio estis cirkumcidita.
-
26
|Génesis 17:26|
En tiu sama tago estis cirkumciditaj Abraham kaj lia filo Isxmael;
-
27
|Génesis 17:27|
kaj cxiuj liaj domanoj, kiuj naskigxis en la domo aux estis acxetitaj per mono cxe aligentulo, estis cirkumciditaj kune kun li.
-
1
|Génesis 18:1|
Kaj aperis al li la Eternulo en la arbareto Mamre, kiam li sidis cxe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago.
-
2
|Génesis 18:2|
Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaux li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj klinigxis antaux ili gxis la tero.
-
3
|Génesis 18:3|
Kaj li diris: Mia sinjoro! se mi trovis placxon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon.
-
4
|Génesis 18:4|
Oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn kaj ripozu sub la arbo.
-
5
|Génesis 18:5|
Kaj mi alportos pecon da pano, por ke vi fortigu viajn korojn; poste vi foriros; cxar por tio vi pasis preter via sklavo. Kaj ili diris: Faru tiel, kiel vi diris.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16