-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
13
|Génesis 19:13|
cxar ni ekstermos cxi tiun lokon, cxar granda farigxis ilia kriado antaux la Eternulo, kaj la Eternulo sendis nin, por gxin pereigi.
-
14
|Génesis 19:14|
Kaj Lot eliris, kaj parolis kun siaj bofiloj, prenontaj liajn filinojn, kaj diris: Levigxu, eliru el cxi tiu loko, cxar la Eternulo pereigos la urbon. Sed liaj bofiloj rigardis lin kiel sxercanton.
-
15
|Génesis 19:15|
Kiam levigxis la matenrugxo, la angxeloj rapidigis Loton, dirante: Levigxu, prenu vian edzinon kaj ambaux viajn filinojn, kiuj cxi tie trovigxas, por ke vi ne pereu pro la krimeco de la urbo.
-
16
|Génesis 19:16|
Sed cxar li malrapidis, tial la viroj kaptis lian manon kaj la manon de lia edzino kaj la manojn de liaj du filinoj, pro kompato de la Eternulo al li, kaj ili elirigis lin kaj metis lin ekster la urbon.
-
17
|Génesis 19:17|
Kaj kiam ili elkondukis lin eksteren, ili diris al li: Savu vin pro via animo; ne rigardu malantauxen kaj haltu nenie en la tuta cxirkauxajxo; sur la monton savu vin, por ke vi ne pereu.
-
18
|Génesis 19:18|
Kaj Lot diris al ili: Ho, ne, mia Sinjoro!
-
19
|Génesis 19:19|
Jen Via sklavo placxis al Vi, kaj granda estas la favorkoreco, kiun Vi montris al mi, konservante la vivon al mia animo; sed mi ne povas savi min sur la monton, cxar povus trafi min malfelicxo kaj mi mortus.
-
20
|Génesis 19:20|
Jen cxi tiu urbo estas suficxe proksima, por kuri tien, kaj gxi estas malgranda; mi savos min tien; gxi estas ja malgranda; kaj mia animo restos viva.
-
21
|Génesis 19:21|
Kaj Li diris al li: Jen Mi komplezos al vi ankaux en cxi tiu afero, kaj Mi ne renversos la urbon, pri kiu vi parolis.
-
22
|Génesis 19:22|
Rapide savu vin tien, cxar Mi nenion povas fari, gxis vi venos tien. Tial tiu urbo ricevis la nomon Coar.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16