-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
33
|Génesis 19:33|
Kaj ili ebriigis sian patron per vino en tiu nokto; kaj venis la pli maljuna kaj kusxis kun sia patro; kaj li ne sciis, kiam sxi kusxigxis kaj kiam sxi levigxis.
-
34
|Génesis 19:34|
La morgauxan tagon la pli maljuna diris al la pli juna: Jen mi kusxis hieraux kun mia patro; ni ebriigu lin per vino ankaux en cxi tiu nokto, kaj vi venu, kusxu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron.
-
35
|Génesis 19:35|
Kaj ili ankaux en cxi tiu nokto ebriigis sian patron per vino; kaj la pli juna iris kaj kusxis kun li; kaj li ne sciis, kiam sxi kusxigxis kaj kiam sxi levigxis.
-
36
|Génesis 19:36|
Kaj ambaux filinoj de Lot gravedigxis de sia patro.
-
37
|Génesis 19:37|
Kaj la pli maljuna naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Moab; li estas la prapatro de la Moabidoj gxis nun.
-
38
|Génesis 19:38|
Kaj la pli juna ankaux naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ben- Ami; li estas la prapatro de la Amonidoj gxis nun.
-
1
|Génesis 20:1|
Kaj Abraham ekmigris de tie al la lando suda, kaj li eklogxis inter Kadesx kaj SXur; kaj li logxis kiel fremdulo en Gerar.
-
2
|Génesis 20:2|
Kaj Abraham diris pri sia edzino Sara: SXi estas mia fratino. Kaj Abimelehx, regxo de Gerar, sendis kaj prenis Saran.
-
3
|Génesis 20:3|
Kaj Dio venis al Abimelehx nokte en la songxo, kaj diris al li: Vi mortos pro la virino, kiun vi prenis, cxar sxi estas edzino de edzo.
-
4
|Génesis 20:4|
Sed Abimelehx ne alproksimigxis al sxi, kaj li diris: Mia Sinjoro! cxu vi mortigos ankaux senkulpan popolon?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16