-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Génesis 20:5|
Li diris ja al mi: SXi estas mia fratino; kaj sxi ankaux diris al mi: Li estas mia frato. En senkulpeco de mia koro kaj en pureco de miaj manoj mi faris tion.
-
6
|Génesis 20:6|
Kaj Dio diris al li en la songxo: Mi ankaux scias, ke en senkulpeco de via koro vi tion faris, kaj tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraux Mi, tial Mi ne lasis, ke vi kuntusxigxu kun sxi.
-
7
|Génesis 20:7|
Kaj nun redonu la edzinon al la edzo, cxar li estas profeto, kaj li pregxos pri vi, kaj vi restos viva; sed se vi ne redonos, tiam sciu, ke vi mortos, vi kaj cxiuj viaj.
-
8
|Génesis 20:8|
Kaj Abimelehx levigxis frue matene, kaj li vokis cxiujn siajn sklavojn kaj rakontis cxion cxi tion al iliaj oreloj; kaj la homoj tre ektimis.
-
9
|Génesis 20:9|
Kaj Abimelehx vokis Abrahamon, kaj diris al li: Kion vi faris al ni? kaj per kio mi pekis antaux vi, ke vi venigis sur min kaj sur mian regnon grandan pekon? aferojn, kiuj ne estas farataj, vi faris kontraux mi.
-
10
|Génesis 20:10|
Kaj Abimelehx diris al Abraham: Kion vi vidis, kiam vi faris tiun aferon?
-
11
|Génesis 20:11|
Kaj Abraham diris: Mi pensis, ke ne ekzistas timo antaux Dio en cxi tiu loko, kaj ke oni mortigos min pro mia edzino.
-
12
|Génesis 20:12|
Kaj efektive sxi estas mia fratino, filino de mia patro, nur ne filino de mia patrino; kaj sxi farigxis mia edzino.
-
13
|Génesis 20:13|
Kaj kiam Dio elmigrigis min el la domo de mia patro, mi diris al sxi: Faru al mi cxi tiun komplezon, en kian ajn lokon ni venos, diru pri mi: Li estas mia frato.
-
14
|Génesis 20:14|
Kaj Abimelehx prenis sxafojn kaj bovojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj donis al Abraham, kaj li redonis al li lian edzinon Sara.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16