-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
27
|Génesis 31:27|
Kial vi forkuris sekrete kaj kasxe de mi, kaj ne diris al mi? Mi foririgus vin en gajeco kaj kun kantoj, kun tamburino kaj harpo.
-
28
|Génesis 31:28|
Vi ecx ne lasis min kisi miajn infanojn kaj filinojn! malsagxe vi agis.
-
29
|Génesis 31:29|
Mi havas forton en mia mano, por fari al vi malbonon; sed la Dio de via patro hieraux diris al mi jene: Gardu vin, ke vi ne parolu kun Jakob bone aux malbone.
-
30
|Génesis 31:30|
Kaj se vi nun foriris, cxar vi forte deziris esti en la domo de via patro, kial do vi sxtelis miajn diojn?
-
31
|Génesis 31:31|
Tiam Jakob respondis kaj diris al Laban: Mi timis; mi pensis, ke eble vi forrabos de mi viajn filinojn.
-
32
|Génesis 31:32|
Sed tiu, cxe kiu vi trovos viajn diojn, mortu. En la cxeesto de niaj parencoj sercxu cxe mi tion, kio estas via, kaj prenu al vi. Jakob ne sciis, ke Rahxel ilin sxtelis.
-
33
|Génesis 31:33|
Tiam Laban eniris en la tendon de Jakob kaj en la tendon de Lea kaj en la tendon de la du sklavinoj, kaj li ne trovis. Kaj li eliris el la tendo de Lea kaj eniris en la tendon de Rahxel.
-
34
|Génesis 31:34|
Sed Rahxel prenis la domajn diojn kaj metis ilin sub la selon de la kamelo kaj sidigxis sur ili. Kaj Laban palpe esploris la tutan tendon kaj ne trovis.
-
35
|Génesis 31:35|
Kaj sxi diris al sia patro: Mia sinjoro ne koleru, ke mi ne povas starigxi antaux vi, cxar mi havas la virinan ordinarajxon. Kaj li sercxis kaj ne trovis la domajn diojn.
-
36
|Génesis 31:36|
Kaj Jakob ekkoleris kaj disputis kun Laban. Kaj Jakob diris al Laban: Kia estas mia kulpo, kia estas mia peko, ke vi persekutas min?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16