-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
37
|Génesis 31:37|
Vi trapalpis cxiujn miajn apartenajxojn; kion vi trovis el la apartenajxoj de via domo? elmetu cxi tie antaux miaj parencoj kaj viaj, kaj ili jugxu inter ni ambaux.
-
38
|Génesis 31:38|
Jam dudek jarojn mi estas cxe vi; viaj sxafoj kaj kaproj ne estis seninfanaj; la virsxafojn el via brutaro mi ne mangxis;
-
39
|Génesis 31:39|
kion sovagxaj bestoj dissxiris, tion mi ne alportis al vi: gxi estis mia malprofito; de mi vi postulis cxion, kio estis sxtelita en tago aux sxtelita en nokto;
-
40
|Génesis 31:40|
dum la tago min konsumis la varmego, kaj dum la nokto la malvarmo; kaj dormo kuris for de miaj okuloj.
-
41
|Génesis 31:41|
Tiaj estis la dudek jaroj, dum kiuj mi servis vin en via domo, dek kvar jarojn pro viaj du filinoj kaj ses jarojn pro viaj brutoj; kaj vi sxangxis mian laborpagon dekfoje.
-
42
|Génesis 31:42|
Se ne estus kun mi la Dio de mia patro, la Dio de Abraham kaj Timo de Isaak, vi nun foririgus min kun nenio. Mian mizeron kaj la laboron de miaj manoj vidis Dio kaj gxustigis vin hieraux.
-
43
|Génesis 31:43|
Tiam Laban respondis kaj diris al Jakob: La filinoj estas miaj filinoj, kaj la infanoj estas miaj infanoj, kaj la brutoj estas miaj brutoj, kaj cxio, kion vi vidas, estas mia; sed kion mi povas fari hodiaux al miaj filinoj, kaj al iliaj infanoj, kiujn ili naskis?
-
44
|Génesis 31:44|
Nun ni faru interligon, mi kaj vi, kaj gxi estu atesto inter mi kaj vi.
-
45
|Génesis 31:45|
Tiam Jakob prenis sxtonon kaj starigis gxin kiel memorsignon.
-
46
|Génesis 31:46|
Kaj Jakob diris al siaj parencoj: Kolektu sxtonojn. Kaj ili prenis sxtonojn kaj faris monteton; kaj ili mangxis tie sur la monteto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16