-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
47
|Génesis 31:47|
Kaj Laban donis al gxi la nomon Jegar-Sahaduta, sed Jakob donis al gxi la nomon Galeed.
-
48
|Génesis 31:48|
Laban diris: CXi tiu monteto estu nun atesto inter mi kaj vi; tial gxi ricevis la nomon Galeed;
-
49
|Génesis 31:49|
ankaux la nomon Micpa; cxar li diris: Dio observu inter mi kaj vi, kiam ni malaperos unu de la alia.
-
50
|Génesis 31:50|
Se vi agos malbone kontraux miaj filinoj kaj se vi prenos aliajn edzinojn krom miaj filinoj, tiam, se neniu estos cxe ni, vidu, ke Dio estas atestanto inter mi kaj vi.
-
51
|Génesis 31:51|
Kaj Laban diris al Jakob: Jen estas cxi tiu monteto, kaj jen estas la memorsigno, kiun mi starigis inter mi kaj vi;
-
52
|Génesis 31:52|
atesto estu cxi tiu monteto, kaj atesto estu la memorsigno, ke mi ne transiros al vi trans cxi tiun monteton kaj vi ne transiros al mi trans cxi tiun monteton kaj trans la memorsignon por malbono.
-
53
|Génesis 31:53|
La Dio de Abraham kaj la Dio de Nahxor jugxu inter ni, la Dio de ilia patro. Kaj Jakob jxuris al li per la Timo de sia patro Isaak.
-
54
|Génesis 31:54|
Kaj Jakob oferbucxis oferon sur la monto, kaj li invitis siajn parencojn mangxi panon; kaj ili mangxis panon kaj tradormis la nokton sur la monto.
-
55
|Génesis 31:55|
Laban levigxis frue matene kaj kisis siajn infanojn kaj siajn filinojn kaj benis ilin, kaj foriris; kaj Laban reiris al sia loko.
-
1
|Génesis 32:1|
Kaj Jakob iris sian vojon. Kaj renkontigxis kun li angxeloj de Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16