-
-
Esperanto
-
-
26
|Juan 17:26|
kaj al ili Vian nomon mi konigis kaj ankoraux konigos, por ke la amo, per kiu Vi amis min, estu en ili, kaj mi en ili.
-
1
|Juan 18:1|
Parolinte tiujn vortojn, Jesuo foriris kun siaj discxiploj trans la torenton Kidron, kie estis gxardeno, en kiun li eniris kune kun siaj discxiploj.
-
2
|Juan 18:2|
Kaj Judas, lia perfidanto, konis la lokon; cxar Jesuo ofte venis tien kun siaj discxiploj.
-
3
|Juan 18:3|
Judas do, ricevinte la kohorton kaj oficistojn, senditajn de la cxefpastroj kaj Fariseoj, venis tien kun lanternoj kaj torcxoj kaj bataliloj.
-
4
|Juan 18:4|
Jesuo do, sciante cxion, kio venos al li, pasxis antauxen, kaj diris al ili:Kiun vi sercxas?
-
5
|Juan 18:5|
Ili respondis al li:Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis:Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris kun ili.
-
6
|Juan 18:6|
Kiam do li diris al ili:Mi estas tiu, ili malantauxen ekpasxis kaj falis sur la teron.
-
7
|Juan 18:7|
Tiam denove li demandis ilin:Kiun vi sercxas? Ili diris:Jesuon Nazaretan.
-
8
|Juan 18:8|
Jesuo respondis:Mi jxus diris al vi, ke mi estas tiu; se do vi min sercxas, lasu cxi tiujn foriri;
-
9
|Juan 18:9|
por ke plenumigxu la vorto, kiun li diris:El tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi perdis neniun.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 20-21