-
-
Esperanto
-
-
29
|Juan 16:29|
Liaj discxiploj diris:Jen nun vi parolas malkasxe, kaj nenian alegorion diras.
-
30
|Juan 16:30|
Nun ni scias, ke vi cxion scias, kaj ne bezonas, ke iu demandu vin; pro tio ni kredas, ke vi elvenis de Dio.
-
31
|Juan 16:31|
Jesuo respondis al ili:CXu vi nun kredas?
-
32
|Juan 16:32|
Jen venas la horo, kaj ecx jam venis, kiam vi disigxos, cxiu al sia loko, kaj vi lasos min sola; kaj tamen mi ne estas sola, cxar la Patro estas kun mi.
-
33
|Juan 16:33|
Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon.
-
1
|Juan 17:1|
Tion Jesuo parolis; kaj levinte la okulojn al la cxielo, li diris:Patro, la horo venis; gloru Vian Filon, por ke la Filo Vin gloru;
-
2
|Juan 17:2|
kiel Vi donis al li auxtoritaton super cxiu karno, por ke li donu eternan vivon al cxiuj tiuj, kiujn Vi donis al li.
-
3
|Juan 17:3|
Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston.
-
4
|Juan 17:4|
Mi gloris Vin sur la tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari.
-
5
|Juan 17:5|
Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaux ol la mondo ekzistis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 20-21