-
-
Esperanto
-
-
26
|Juan 15:26|
Sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos;
-
27
|Juan 15:27|
kaj vi ankaux atestas, cxar vi estis kun mi de la komenco.
-
1
|Juan 16:1|
Tion mi parolis al vi, por ke vi ne falpusxigxu.
-
2
|Juan 16:2|
Ili forpelos vin el la sinagogoj; ecx venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio.
-
3
|Juan 16:3|
Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min.
-
4
|Juan 16:4|
Sed tion mi parolis al vi, por ke vi rememoru, kiam gxia tempo venos, ke mi gxin antauxdiris al vi. Sed en la komenco mi ne diris al vi tion, cxar mi estis kun vi.
-
5
|Juan 16:5|
Sed nun mi foriras al Tiu, kiu min sendis; kaj neniu el vi demandas min:Kien vi iras?
-
6
|Juan 16:6|
Sed cxar mi tiel parolis al vi, malgxojo plenigis vian koron.
-
7
|Juan 16:7|
Tamen mi diras al vi la veron:Estas bone por vi, ke mi foriros; cxar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi.
-
8
|Juan 16:8|
Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj jugxon:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 20-21