-
-
Esperanto
-
-
16
|Juan 15:16|
Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto dauxru; por ke la Patro donu al vi cxion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo.
-
17
|Juan 15:17|
Tion mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la alian.
-
18
|Juan 15:18|
Se la mondo malamas vin, vi scias, ke gxi malamis min pli frue, ol vin.
-
19
|Juan 15:19|
Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn; sed cxar vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for de la mondo, tial la mondo vin malamas.
-
20
|Juan 15:20|
Memoru la vorton, kiun mi diris al vi:Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro. Se ili min persekutis, vin ankaux ili persekutos; se ili observis mian vorton, ankaux vian ili observos.
-
21
|Juan 15:21|
Sed cxion cxi tion ili faros al vi pro mia nomo, cxar ili ne konas Tiun, kiu min sendis.
-
22
|Juan 15:22|
Se mi ne estus veninta kaj parolinta al ili, ili ne havus pekon; sed nun ili ne havas pretekston por sia peko.
-
23
|Juan 15:23|
Tiu, kiu min malamas, malamas ankaux mian Patron.
-
24
|Juan 15:24|
Se mi ne estus farinta inter ili farojn, kiajn neniu alia faris, ili ne havus pekon; sed nun ili vidis kaj malamis min kaj ankaux mian Patron.
-
25
|Juan 15:25|
Sed tio okazas, por ke plenumigxu la vorto skribita en ilia legxo:Ili malamis min senkauxze.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 20-21