-
-
Esperanto
-
-
17
|Juan 14:17|
tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, cxar gxi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, cxar li restadas kun vi kaj estos en vi.
-
18
|Juan 14:18|
Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi.
-
19
|Juan 14:19|
Ankoraux iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; cxar mi vivas, tial vi ankaux vivos.
-
20
|Juan 14:20|
En tiu tago vi scios, ke mi estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj mi en vi.
-
21
|Juan 14:21|
Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li.
-
22
|Juan 14:22|
Judas (ne la Iskariota) diris al li:Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo?
-
23
|Juan 14:23|
Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros logxon kun li.
-
24
|Juan 14:24|
Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi auxdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis.
-
25
|Juan 14:25|
Tion mi parolis al vi, dum mi cxe vi restas.
-
26
|Juan 14:26|
Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri cxio, kaj vin rememorigos pri cxio, kion mi diris al vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 20-21