-
-
Esperanto
-
-
25
|Juan 13:25|
Tiu do, klinigxante al la brusto de Jesuo, diris al li:Sinjoro, kiu gxi estas?
-
26
|Juan 13:26|
Jesuo respondis:GXi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis gxin al Judas Iskariota, filo de Simon.
-
27
|Juan 13:27|
Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li:Kion vi faras, tion faru senprokraste.
-
28
|Juan 13:28|
Sed neniu el la kunmangxantoj sciis, kial li diris al li tion.
-
29
|Juan 13:29|
Iuj pensis, cxar Judas havis la monujon, ke Jesuo diris al li:Acxetu tion, kion ni bezonas por la festo; aux ke li donu ion al la malricxuloj.
-
30
|Juan 13:30|
Li do, ricevinte la pecon, tuj eliris; kaj estis nokto.
-
31
|Juan 13:31|
Kiam li eliris, Jesuo diris:Nun la Filo de homo estas glorata, kaj Dio estas glorata en li;
-
32
|Juan 13:32|
kaj Dio gloros lin en Si mem, kaj tuj Li gloros lin.
-
33
|Juan 13:33|
Infanoj, ankoraux mallongan tempon mi estas kun vi. Vi min sercxos; kaj kiel mi diris al la Judoj:Kien mi iras, tien vi ne povas veni, tiel ankaux al vi mi nun diras.
-
34
|Juan 13:34|
Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaux amu unu alian.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 20-21