-
-
Esperanto
-
-
45
|Juan 12:45|
Kaj kiu vidas min, tiu vidas ankaux Tiun, kiu min sendis.
-
46
|Juan 12:46|
Mi venis lumo en la mondon, por ke cxiu, kiu kredas al mi, ne restadu en mallumo.
-
47
|Juan 12:47|
Kaj se iu auxdas miajn dirojn kaj ne plenumas ilin, mi lin ne jugxas; cxar mi venis, ne por jugxi la mondon, sed por savi la mondon.
-
48
|Juan 12:48|
Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas jugxonton; la vorto, kiun mi parolis, jugxos lin en la lasta tago.
-
49
|Juan 12:49|
CXar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru.
-
50
|Juan 12:50|
Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, gxuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas.
-
1
|Juan 13:1|
Kaj antaux la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el cxi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin gxis la fino.
-
2
|Juan 13:2|
Kaj dum la vespermangxo, kiam la diablo jam metis en la koron de Judas Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin,
-
3
|Juan 13:3|
Jesuo, sciante, ke la Patro donis cxion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al Dio,
-
4
|Juan 13:4|
levigxis de la vespermangxo kaj demetis siajn vestojn; kaj li prenis visxtukon, kaj sin zonis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 18-19