-
-
Esperanto
-
-
15
|Juan 12:15|
Ne timu, filino de Cion:jen via Regxo venas, sidanta sur ido de azeno.
-
16
|Juan 12:16|
Tion la discxiploj unue ne komprenis; sed post la glorigxo de Jesuo ili rememoris, ke tio estis skribita pri li kaj ke oni faris al li tion.
-
17
|Juan 12:17|
La homamaso do, kiu cxeestis kun li, kiam li elvokis Lazaron el la tombo, kaj levis lin el la mortintoj, atestis pri li.
-
18
|Juan 12:18|
Pro tio ankaux la homamaso iris al li renkonte, cxar ili sciigxis, ke li faris tiun signon.
-
19
|Juan 12:19|
La Fariseoj do diris inter si:Vidu, kiel nenio prosperis al vi; jen la mondo eliris post li.
-
20
|Juan 12:20|
Kaj inter tiuj, kiuj alvojagxis por adorklinigxi cxe la festo, estis iuj Grekoj;
-
21
|Juan 12:21|
tiuj do venis al Filipo, kiu estis el Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante:Sinjoro, ni volas vidi Jesuon.
-
22
|Juan 12:22|
Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon.
-
23
|Juan 12:23|
Sed Jesuo respondis al ili, dirante:Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata.
-
24
|Juan 12:24|
Vere, vere, mi diras al vi:Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, gxi restas sola; sed se gxi mortas, gxi donas multe da frukto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 18-19