-
-
Esperanto
-
-
35
|Juan 12:35|
Jesuo do diris al ili:Ankoraux mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; cxar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras.
-
36
|Juan 12:36|
Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi farigxu filoj de lumo. Tion parolis Jesuo, kaj li foriris, kaj sin kasxis for de ili.
-
37
|Juan 12:37|
Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaux ili, tamen ili ne kredis al li;
-
38
|Juan 12:38|
por ke plenumigxu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis: Ho Eternulo, kiu kredis nian raporton? Kaj super kiu malkasxigxis la brako de la Eternulo?
-
39
|Juan 12:39|
Pro tio ili ne povis kredi, cxar Jesaja diris plue:
-
40
|Juan 12:40|
Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj ke ili ne konvertigxu, Kaj ke Mi ilin ne sanigu.
-
41
|Juan 12:41|
Tion diris Jesaja, cxar li vidis lian gloron kaj parolis pri li.
-
42
|Juan 12:42|
Tamen ecx el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la sinagogo;
-
43
|Juan 12:43|
cxar ili sxatis la lauxdon de homoj pli, ol la gloron de Dio.
-
44
|Juan 12:44|
Kaj Jesuo kriis kaj diris:Kiu kredas al mi, tiu kredas ne al mi, sed al Tiu, kiu min sendis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 18-19